Urbetoj de Alberto

Distribuo de urbetoj kaj urboj en Alberto

Urbetoj en Alberto ĝenerale estas komunumoj kun almenaŭ mil loĝantoj.

La loĝantaro de urbeto povas esti pli ol 10,000 homoj krom se ĝi petas ŝanĝon al urba statuso, kaj komunumoj kies loĝantaro falas sub la limon de mil homoj povas reteni la urbetan statuson. Alberto havas entute 111 urbetojn, kun kolektiva loĝantaro de 406,108.[1] La meza Alberta urbeto havas inter 3000 kaj 4000 loĝantojn. 740 elektitaj urbokonsilantoj certigas lokan regadon en la provinco.

Krom en la plej grandaj urbetoj, la administrado estas kunordigita kun la instancoj de la municipa distrikto.

  1. Alberta Ministerio de Municipaj Aferoj - Municipa Censo de 2005

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search